• Rapida fervojo en Pollando
  • 23.11.2009
    Ĝis la 2014-a jaro la pola registaro planas inaŭguri la konstruadon de pola rapidtrajno, de la speco TGV. Ebligonte veturi tra Pollando kun la rapideco de 360 kilometroj hore ĝi estos lanĉita en la 2020-a jaro. Komence ĝi ligos Varsovion, Lodzon, Poznanon kaj Vroclavon. La pola ministro por la infrastrukturo Cezary Grabarczyk informis lunde, ke la registaro ĵus akceptis la programon de la investaĵo. La modernigo de la ekzistanta fervoja reto estos prioritato de la ministerio dum du plej proksimaj jaroj.