Inter mardo kaj dimanĉo daŭras en Varsovio la 7-a Festivalo de
Filmoj pri la Juda Temaro. Por
la ĉefa premio >Kamerao de David< rivalas 22 kinobildoj. La nunjara festivala
eldono estas dediĉia al Barbara Streisand, tial festivalon inaŭguris la prezento
de la renovigita filmo „Yentl”, kiun ŝi reĝisoris kaj en ĝi ĉefludis. En la festivala
programo troviĝas filmoj premiiataj dum mondaj festivaloj, kiuj plejparte ĝuste
nun havas la polan premieron. La festivalon organizas Fondaĵo por Evoluigi la Judan Kulturon en Pollando
kunlabore kun la Pola Filminstituto.