Por
unutaga vizito gastas merkrede en Pollando la ukraina ministro por la
eksterlandaj aferoj, Petro Poroszenko.
Posttagmeze li renkontiĝis kun la estro de la pola diplomataro Radosław
Sikorski. Ambaŭ politikistoj interparolis pri la interna situacio en Ukrainujo
kaj pri ĝia perspektivo membriĝi en NATO kaj la Eŭropa Unio. Oni
traktis ankaŭ la programon >Orienta Partnereco<, kadre de kiu la Unio
volas intimigi kontaktojn kun siaj orientaj najbaroj kaj oni pridiskutis la
polan-ukrainan sciencan kaj kulturan interŝanĝon. Al pridiskutataj temoj
apartenis ankaŭ energetika kunlaboro.