Nur triono de la eŭropaj sciencistoj estas virinoj.
Tiel rezultas el la donitaĵoj publikigitaj merkrede en Bruselo. En Pollando la
indico de inoj dediĉantaj sian vivon al la scienco estas pli granda. La plej
bonan situacion sciencistinoj ĝuas en en Latvio, Litovio kaj en Bulgario, kaj
la plej malavantaĝan - en Nederlando kaj Luksemburgio. En eŭropaj landoj
virinoj konsistigas 60 procentojn de ĉiuj diplomitiĝantoj, sed poste nur 40
procentoj de ili doktoriĝas.