Kun dutaga laborvizito gastas en Pollando la
prezidento de Latvio, Valdis Zatlers. Ĵaŭde li renkontiĝas kun la pola
ŝtatestro Lech Kaczyński. Dum la interparoloj oni pritraktas kunlaboron de
ambaŭ landoj sur la platformo de la Eŭropa Unio kaj kadre de NATO. Pridiskutata
estas ankaŭ situacio en Kaŭkazio kaj en Ukrainujo. Morgaŭ prezidento Valdis
Zatlers ricevos honor-ofican doktor-titolon de la Lublina Katolika
Universitato.