En la loko Lebiedziew en la orienta Pollando okazis
marde solenaĵoj dediĉitaj al la 330-jariĝo de la tatara ĉeestro en Pollando. Kiel
elstarigis la reprezentanto de la lokaj aŭtoritatoj Tadeusz Łazanowski, la
tatara malplimulto tre bele enskribiĝis en la historion de la Pola Respubliko –
ilia dua patrujo. Aktuale
pri la riĉo de la malnova pola-tatara
historio atestas bele konservitaj tataraj tombejoj, troviĝantaj en la regiono.
La mardajn solenaĵojn ĉeestis ankaŭ membroj de la tatara malplimulto, inkluzive de Tomasz Miśkiewicz – la mufio de la Muzulmana Religia
Asocio de la Pola Respubliko.