- Nombado de ĉamoj
- 02.12.2009
Dufoje en la jaro la laborantoj de
la pola Nacia Tatry-montara Parko kaj de la slovaka TANAP nombras en la montaro
ĉamojn. Ĵus finiĝis la aŭtuna nombrado de tiuj bestoj, kiuj en ambaŭ landoj
estas strikte protektataj. Dank’ al tio la nombro de la ĉamoj ĉe la pola flanko de kelkaj jaroj restas
la sama kaj aktuale egalas al ĉirkaŭ 120
ekzempleroj. Plej ofte ĉamojn - laŭaspekte
iom similajn al grandaj kaproj - eblas rimarki en la regiono de la Kvinlaga Valo aŭ
proksime de la lago Marokulo.