Bolesław
Daszkiewicz, la estro de la komunuma administracio en la regiono de Soleczniki [Šalčininkai]
en Litovio ricevis la ekzekuciistan ordonon forigi la starttabulojn en la pola
lingvo. La informtabuloj kun la pollingvaj stratnomoj en tiu regiono, en kiu 80
procentojn de la loĝantaro konsistigas poloj troviĝas ĉefe sur la privataj
domoj. Konforme al la Eŭropa Komunuma
Ĉarto, kiun Litovio subskribis kaj ratifis, kaj ankaŭ konforme al la leĝo pri
la naciaj malplimultoj sur la terenoj kohere enloĝataj de la naciaj
malplimultoj ili rajtas havi la informsurskribojn en la propra lingvo. Kontraŭas
tion la litova leĝo pri la ŝtata lingvo.