Pollando avanas inter la eŭropaj landoj por akiri
celojn, difinitajn en la
Lisbona Strategio. Temas pri tio, ke la
eŭropa mastrumado fariĝu la plej konkurenca en la monda skalo. Ekde la 2000-a
jaro Pollando notis la 123-procentan kreskon de diplomitoj de la teknikaj kaj
ekzakt-sciencaj fakultatoj. La sama kresko en la eŭropa skalo egalas al 33
procentoj. Laŭ la raporto de la Eŭropa
Komisiono en Pollando nur 5 procentoj de gejunuloj ĉesigas la
kleriĝadon ne atinginte la mezgradan nivelon. En Eŭropo la sama indico egalas
al 15 procentoj.