Merkrede
restarigis debatojn la pola Sejmo. I.a. estas traktata la registara projekto
pri ŝanĝoj en la leĝo pri la sociaj asekuroj. La deputitoj ricevas ankaŭ la
registaran informon pri la sekvoj de kontrakto pri la liveroj de la rusa gaso
en la kunteksto de la energetika sekureco de la lando. La Sejmo konsideros krome i.a. korektojn
de la Senato
pri amendo de leĝo pri servoj por la militinvadidoj kaj militistaj invalidoj
kaj pri monservoj por personoj direktitaj kaj deportitaj fare de la 3-a Regno
kaj Sovetunio al la trudlaboro kaj labortendaroj.