Merkrede vespere en la varsovia Reĝa Kastelo estis
enmanigitaj Premioj de la
Fondaĵo Favore al la Pola Scienco. Per la tn. polaj Nobel-premioj oni
distingis 4 sciencistojn. Inter ili troviĝis i.a. profesoro Jerzy Strzelczyk el
la poznana Universitato de Adam Mickiewicz pro la disertaĵo dokumentanta la kontribuon
de virinoj al la evoluo de la eŭropa civilizacio ekde la antikva epoko ĝis la
10-a jarcento. La premiojn oni enmanigis la 18-an fojon. Aliaj distingitoj estas profesoroj Andrzej Koliński,
Józef Barnaś kaj Bogdan Marciniec.