- Tulipoj por Chopin
- 04.12.2009
Bulboj
de speciala tulipo-specio kultivita
por omaĝi la 200-an naskiĝdatrevenon de Frederiko Chopin estis plantitaj
ĵaŭde apud la monumento de la komponisto en la
ĉefurba Łazienki-parko. La unuajn el inter 3600 bulboj
plantis la ambasadoro de la Nederlanda Rreĝolando
en Varsovio Marcel Kurpershoek, gvidanta komitaton de la Chopin-Jaro
Waldemar Dąbrowski kaj direktoro de Łazienki-parko Przemysław Nowogórski.
Ne estas sciate kian koloroj havos la floroj. Tio malkovriĝos surpize,
kiam printempe la tulipoj ekfloros.
Chopin estas la laŭvica polo, kiu fieras pri propra tulipspecio.
Inter aliaj poloj troviĝas astronomo Nikolao Kopernik, la
pola heroino savanta dummilite judajn infanojn Irena Sendlerowa kaj
la edzino de la pola prezidento Maria Kaczyńska.