• Ekspozicio de Jacek Malczewski
  • 04.12.2009
120 oleaj pentraĵoj, 200 desegnaĵoj kaj akvarelaĵoj de Jacek Malczewski estas rigardeblaj en la ekspozicio titolita “Mia vivio” de la ĉefurba Nacia Muzeo. Per ĝi la muzeo omaĝas tiun renoman polan aritston lige kun la pasanta nunjare 80-a datreveno de lia morto. Laŭ la ekspozicikomisaro Elżbieta Charazińska la pentroarto de Malczewski senĉese fascinas same per sia formo kiel ankaŭ mesaĝo. La prezento estas trisegmenta. La unua segmento “Rememoroj de junaĝo” enhavas komencajn verkojn de la artisto kontrastitaj kun liaj pli postaj tolaĵoj dediĉitaj al la rememoroj. La parto “Omaĝo al la arto kaj muzo” prezentas simbolajn verkojn el la matura periodo de la artisto. La lastan segmenton “Malplenan kortegon” konsistigas verkoj metafizikaj.