• Klimata pintrenkonto
  • 07.12.2009
En Kopenhago komenciĝas lunde la internacia klimata pintrenkonto. La mondaj gvidantoj klopodos ellabori interkompreniĝon pri la limigo de la forcejgasa emisiado ĝis la 2020-a jaro. Aferpledanto favore al detalaj interkonsentoj  estas la Eŭropa Unio, kiu alvokas envivigi la ambiciajn planojn kontraŭbatali la globskalan varmiĝon. La pintrenkonton partoprenas sume 15 mil delegitoj, inkluzive de 100 ŝtatestroj kaj ĉefministroj el la tuta mondo. Pollandon reprezentas la ĉefministro Donald Tusk. La debatoj daŭros ĝis la 18-a de decembro.