- Estona prezidento en Pollando
- 07.12.2009
Lunde
vespere la pola prezidento Lech Kaczyński gastigas en Belweder-palaco
la ŝtatestron de Estonio, Toomas Hendrik Ilves. Ambaŭ politikistoj
pritraktas antaŭ ĉio reciprokan kunlaboron energetikan kaj infrastrukturan.
Krome oni traktas semajnfinajn prezidentajn balotojn en Rumanio, la
situacion en Belorusujo kaj rilatojn de ambaŭ landoj kun Rusujo. Ambaŭ
ŝtatgvidantoj interparolas ankaŭ pri NATO-misioj, laboroj de la Eŭropa
Konsilantaro de Saĝuloj kaj pri la
situacio en la Unio post la envivigo de la Lisbona Traktato. La pola
kaj estonta prezidentoj pritraktas ankaŭ temojn de la pintrenkonto
de la baltaj landoj okazonta la 16-an de decembro.