Poznana Katedrala Koruso solenas marde sian 125-an
establodatrevenon. Al la plej malnova muzika trupo en Pollando apartenas 76
muzikistoj. La koruso funkcias diversforme ekde la 15-a jarcento, kion pruvas
konservitaj ĝis hodiaŭ dokumentoj. Sian aktualan nomon kaj formon ĝi ricevis la
8-an de decembro de la 1884-a jaro. La solena datrevena koncerto estas parto de
la daŭranta en Poznano 7-a eldono de Mozart-festivalo.