La 16-jaraĝa Paweł Czarny el Dyneburg en Latvio ricevis
Grand Prix de la Recita
Konkurso por Poloj el Eksterlando „Randregionoj 2009”, kiu okazis semajnfine
en Bjalistoko. La finalon de la 18-a konkurseldono partoprenis 26 recitantoj el
12 landoj de la mondo, kiujn kunigas granda
amo al la polaj lingvo kaj literaturo. La venkinto de la konkurso Paweł
Czarny estas samtempe junula ĉampiono de Latvio pri la skermado.