• Datreveno de la milita stato
  • 14.12.2009
  • En la tuta Pollando oni diversmaniere omaĝis la pasintan lastdimanĉe 28-an datrevenon de la proklamo de la milita stato. En multaj urboj okazis manifestiĝoj memorigantaj la stratincidentojn inter milico kaj civitanoj. Multloke estis organizitaj podiaj diskutoj kun partopreno de politikistoj kaj historiistoj, klopodantaj sumigi la eventojn de  la milita stato. Ĝi daŭris inter la 13-a de decembro 1981 kaj 22-a de julio 1983. En ĝia daŭro la vivon perdis pli ol 100 personoj kaj pli ol 13 mil estis arestitaj. Miloj estis reprezaliataj kaj maldungitaj pro la partopreno en la surstrataj protestoj aŭ eĉ pro la sola membriĝo en „Solidareco”.