• Chopin en Parizo
  • 15.12.2009
  • La pariza Muzeo de la Romantika Vivo preparas por marto venontjare ekspozicion dediĉitan al Frederiko Chopin. La organizantojn interesas ne sole la figuro de la komponisto, sed ankaŭ la atmosfeto kaj arto de lia epoko. La ekspozicio – pri kio informis dum gazetara konferenco ĝiaj komisaroj - estos titolita “La blua muziknoto”, kiun en la muziko de Chopin aŭdis romanverkistino Geroge Sand kaj pentristo Eugene Delacroix. La pariza muzeo prunteprenis por sia ekspozicio ĉirkaŭ 90 tolaĵojn de romatikaj pentristoj. Rigardeblaj estos multaj dokumentoj kaj leteroj.