Ĉiam pli multaj junaj kartveloj lernas la polan lingvon.
Kreskantan popularecon ĝuas ne sole lingvokursoj organizataj en la kartvela ĉefurbo
Tbiliso, sed ankaŭ en malgrandaj loĝlokoj situantaj proksime de la limoj kun
Azarbejĝano kaj Dagestano. Multaj kartveloj revas pri studoj en Pollando, lige
kun kio ili alproprigas ne sole la lingvon, sed ankaŭ konojn pri la polaj
kulturo kaj tradicio. Dank’ al la pola subteno multaj kreiĝantaj tie lernejoj
de la pola lingvo dispondas pri moderna komputila ekipaĵaro kaj retaliro.