- Ekonomia situacio
- 15.12.2009
Kiel informis Ĉefa Statistika Oficejo la prezoj de
konsumvaroj kaj servoj kreskis en novembro je 3,3 procentoj kompare kun la sama
periodo de la pasinta jaro. Tiuj donitaĵoj signifas kreskon de la jara inflacio
kompare kun oktobro. Malgraŭ ioma kresko de la prezoj je varoj kaj servoj
prognozoj estas optimismaj. Laŭ ekspertoj de la
Nacia Pola Banko venontjare tiu indico
malkreskos sub la inflacinivelon de la banko, kiu estas difinata sur la nivelo
de du kaj duona procentoj.