• Aktivuloj de la juda socio distingitaj
  • 16.12.2009
  • Maria Kaczyński lumigis marde hanukajn kandelojn en la fenestroj de la prezidenta Palaco. Ŝi distingis ankaŭ aktivulojn de la juda socio en Pollando. Oficiran Krucon ricevis rabeno de Pollando Michael Schudrich kaj Komandoran Krucon de la Renaskiĝo de Pollando oni atribuis al Piotr Kadlicik,  gvidanta la varsovian judan komunumon. Kiel li deklaris la hanukajn lumojn eblas interpreti pli vastskale kiel ĝeneralan simbolon de fideleco kaj identeco. La mardajn solenaĵojn en la Prezidenta Palaco krom reprezentantoj de la juda socio partoprenis ankaŭ gejunuloj el lernejoj kies patronoj estas Irena Sendlerowa kaj Lauder Morash.