Tri murteksaĵoj, gobelenoj el la ciklo „La Historio de Jakobo” estas
eksponitaj la unuan fojon post la dua mondmilito en Wawel-katedralo en Krakovo.
La prezentitaj murtapiŝoj anstataŭis aliajn el la sama ciklo, kiuj estis
transdonitaj por riparekzamenoj en la Laborejo de Teksaĵ-Konservistoj. Temas pri la donaco de la krakova episkopo
Jan Małachowski en la 17-a jarcento por la krakova katedralo. La teksaĵoj
kreiĝis en Bruselo en la metiejo de
Jakob van Zeunen baze de la desegnaĵoj el la 16-a jarcento. La ciklon „La Historio de Jakobo” formas
ok gobelenoj. La unua el la serio
titolita „Abraham-servisto renkontas Rebekon ĉe puto” perdiĝis dum la milito.