• Ekonomiaj transformiĝoj
  • 17.12.2009
  • Ĵaŭde pasas 20 jaroj post la inaŭguro de la ekonomiaj transformiĝoj en Pollando. La ŝanĝoj estis komencitaj per la tn. Plano de Stabiliĝo, kiun oni ĝenerala difinis „Blacerowicz-plano” pro la aŭtoranta ĝin financministro Leszek Balcerowicz. En decembro 1989 prezentante en la parlamento la reformoplanojn pri malaltigo de la inflacio, liberigo de la komerco kaj lanĉo de rapida privatigo li avertis, ke la reformoj eĉ se malfacilaj kaj doloraj por la socio savos la polan mastrumadon. Unu el plej dramecaj rezultoj de transformiĝoj estis la superinta 20 procentojn senlaboreco en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento.