Ĉi-semajne
en la Prezidenta
Palaco gastis reprezentantoj de la agantaj elmigre demokrataj
movadoj el Kubo. Ili transdonis je la manoj de la prezidenta ministro Mariusz
Handzlik la distingon por Lech Kaczyński, kiel dankesprimon pro la engaĝiĝo kaj
subteno, per kiu Pollando ĉirkaŭprenas la
kubajn rifuĝintojn. La patrono de la distingo estas Carlos
Roloff-Mialofsky, la naskiĝinta en Pollando
batalanto favore al kuba sendependeco komence de la 20-a jarcento. Oni
difinas lin ofte ‘Kuba Kościuszko”. Laŭ la kubaj rifuĝintoj li estas la simbolo
liganta niajn - forajn same geografie kiel ankaŭ kulture - landojn.