• Arkeologoj laboras
  • 18.12.2009
  Fotojn, kiuj dokumentas la laborojn de la polaj kaj ukrainaj arkeologoj en la antikva urbo Tyritake sur Krimeo eblas rigardi en la ekspozicio funkcianta en la varsovia Nacia Muzeo. Dum 2 jaroj oni sukcesis i.a. malkovri la defendomuregon de Tyritake kaj ankaŭ fundamentojn de la 6-jarcenta baziliko. Temas pri la plej malnova frukristana preĝejo en tiu ĉi mondoparto. La arkeologiaj esploroj estas gviditaj tie ekde la 1932-a jaro, sed parto de komencaj malkovroj estis detruita dum la militagdoj. Tyritake estis la greka urbo establita ĉirkaŭ la 6-a jarcento antaŭ nia erao.