- Ekkoni aliulojn
- 18.12.2009
La
urboaŭtoritatoj de Łomża (la nordoriemta Pollando)
kune kun la tiea Ĉambra Filharmonio kaj
la fondaĵo „Ocalenie” organizis ciklon da
aranĝoj dediĉitaj al kulturoj de Kaŭkazio. La iniciato ligiĝas kun
la funkcianta en la urbo centro por rifiĝintoj,
en kiu estadas ĉefe ĉeĉenoj kaj kartveloj.
En la daŭro de la aranĝoj la lokaj
lernantoj partoprenas en la filharmonio okupojn
pri la lernado de kaŭkaziaj dancoj kaj kantoj. Ili
konatiĝas kun tipaj kaŭkaziaj pladoj. La
aranĝo helpas al poloj konatiĝi kaj kompreni kulturon de
la rifuĝintoj estadantaj en la loka centro por tiamaniere supervenki
antaŭjuĝojn, kiuj povus aperi rilate la fremdan kulturon.