Andrzej Olechowski, la eksa estro de la pola
diplomataro deklaris lunde, ke li kandidatiĝos por la prezidenta posteno dum la
venontjaraj balotoj. Li samtempe informis, ke li prezentiĝos kiel sendependa
kandidato. Sian decidon reveni al la politika agado, li difinis „la provo
redoni al la socio ĝian voĉon, kiun strebas silentigi la plej grandaj nunaj partioj”.
Jam baldaŭ Andrzej Olechowski prezentos sian programon. Sabate, kiel komuna kandidato de la pola
maldekstrularo estis oficiale prezentita kiel kandidato por la prezidenta
posteno Jerzy Szmajdziński.