En subtegmento en Israelo oni malkovris taglibron de Pola Elster pereinta
en la varsovia kvartalo Żoliborz en la 1944-a jaro. Ŝi estis juddevena polino
loĝanta dum la milito en la varsovia geto, tie ŝi ankaŭ partoprenis insurekcion
en la 1943-a jaro. Post ĝia trudpacigo germanoj forveturigis ŝin al labortendaro
en la loko Poniatowa [la sud-orienta Pollando]. De tie ŝi sukcesis fuĝi kaj
reveni al la pola ĉefurbo, por tuj engaĝiĝi en la konspiran agadon kaj sekve partopreni
la Varsovian Insurekcion, eksplodintan la 1-an de aŭgusto 1944-a. Dum ĝiaj bataloj
Pola Elster pereis. Ŝian tagĵurnalon savis fratino, kiu post la milito elmigris
al IsraeloLa dokumenton oni retrovis nur antaŭnelonge kadre de la kampanjo
“Subtegmento”, lanĉita de la jerusalema Muzeo de Geto-batalantoj. Laborantoj de
la muzeo alvokis judojn el Israelo, Pollando kaj Usono trarigardi familiajn
memoraĵojn, kies parto ne nur bildigas personajn vivovojojn, sed ankaŭ - kiel en
la kazo de Pola Elster - pruvas interplektiĝadon de la pola kaj juda sortoj.