Eĉ kelkaj milionoj da poloj povas sperti problemojn pri
psikaj krizoj – tiun pritakson prezentis profesoro Jerzy Mellibruda, direktoro
de Sanpsikologia Instituto de la Pola Psikologia Asocio. Kiel li informis, lastatempe
signife kreskis nombro de deprimoj diagnozitaj en Pollando. Tio liaopinie
ligiĝas kun ĉiam pli firma socia premo al sukcesoj kaj senĉesaj aspiroj. Tial homoj suferas ne nur pro tio kion ili efektive perdis, sed ankaŭ
pro tio, kion ili ne havas. Ĝenerale laŭ psikologoj deprimon travivas ĉirkaŭ 15
procentoj de la homoj, multaj strebas mem supervenki kaŭzitajn de ĝi problemojn
per alkoholaĵoj aŭ diversaj piloloj.