• Vintra paŭzo en lernejoj
  • 20.01.2010
En kelkaj vojevodioj de Pollando komenciĝis vintra paŭzo en lernejoj. La lokaj aŭtoritatoj preparis atrakciajn okupojn por tiuj, kiuj ne forveturis ripozi. En Kielce-regiono [la centra Pollando] infanoj kaj gejunuloj povas senpage viziti 15 naĝejojn por perfektigi siajn naĝ-kapablojn. Kiel notas naĝ-trejnisto Robert Kurdka, du semajnoj de la vintra paŭzo estas tempo sufiĉa por ekregi meznivele tiun ĉi kapablon, se oni nur engaĝiĝas en lernadon.