- Jerzy Buzek premiita
- 20.01.2010
La
pola semajnrevuo „Wprost” atribuis titolon „Homo de la Jaro
2009” al Jerzy Buzek, prezidanto de la Eŭropa Parlamento. Laŭ
la ĉefredaktoro de la periodaĵo, Stanisław Janecki, li multe diferencas
disde tipaj polaj politikistoj aktivantaj en Pollando post la jaro 1989-a.
Liaopinie Jerzy Buzek estas politikisto efika, rapida kaj justa, konsideranta
estontecon de gvidata politiko. Jerzy Buzek estas eŭrodeputito
ekde la 2004-a jaro, pli frue en la jaroj 1997-2001 li estis la pola
ĉefministro, la unusola ĝis nun, kiu sukcesis gvidi la kabineton dum
la tuta 4-jara oficperiodo de la pola parlamento.