- Pola-estona kunlaboro
- 20.01.2010
En
Pollando kun dutaga vizito estadas ministro por la eksterlandaj aferoj
de Estonio, Urmas Paet. Dum lia renkontiĝo kun la pola estro de la
diplomataro Radosław Sikorski okazas subskribo de la interkonsento
pri viz-afera reprezentado inter ambaŭ landoj. Konforme al la dokumento
Pollando reprezentos Estonion ĉi-rilate en Norda Koreio, Mongolio,
Kolombio kaj Etiopio kaj la estona flanko reprezentos Pollandon en regionoj
apartenantaj al Rusa Federacio. Tiu paŝo, kiel notis la pola ministro
Radosław Sikorski, rezultigos signifajn ŝparaĵojn. Kiel li memorigis
antaŭnelonge, Pollando jam subskribis similan interkompreniĝon kun
Svedio.