• Biblioteko: loko por legi, loko por aktivi
  • 21.01.2010
  La kampanjo „Biblioteko: loko por legi, loko por aktivi” en la Biblioteko de la Varsovia Universitato inaŭguras ĵaŭde realigadon de projekto celanta modernigi funkciadon de polaj libropruntejoj en malgrandaj urboj. Oni volas, ke ili fariĝu plie kulturcentroj kaj lokoj vigligantaj la civitanecan aktivadon. Kiel akcentas Jacek Wojnarowski el la Fondaĵo “Evoluigo de la Informa Socio” vilaĝanoj kaj loĝantoj de malgrandaj urboj multfoje akcentis dum diversaj esploroj, ke de bibliotekoj oni atendas ion alian ol sole pruntadon de libroj. Biblioteko povas fariĝi perfekta loko de renkontiĝoj por lokaj komunumoj.