Ankaŭ la nunjara fama
festivalo Folle Journée de Nantes, kreita kaj arte direktata de René Martin,
estos dediĉita al Frederiko Chopin kaj ties amikoj. La festivalo, lanĉita en la
1995-a jaro kaj strebanta ŝanĝi perceptadon de la klasikmuzikaj koncertoj, komenciĝos
la 27-an de januaro. Kiel deklaras René Martin, per la aranĝo li celas personojn
scivolajn pri muziko, kiuj neniam ĝis nun vizitis filharmonion kaj ne fieras
pri muzika eduko, sed samtempe estas senteblaj je ĉarmo de la klasika muziko. La
festivalo havas eksterordinaran formon, koncertoj okazas de mateno ĝis
noktomezo samtempe en kelkaj lokoj. Ĉiu muzikevento daŭras maksimume 50
minutojn, post kio muzikŝatantoj moviĝas al laŭvica loko, ĝuante samtempe
senperan kontakton kun muzikistoj. Koncertoj kadre de Folle Journée de Nantes
okazos ĉi-jare en Bilbao, Tokio, Kanazaŭa kaj Rio de Janeiro.