Usona
lirika tenorulo kaj samtempe pianisto Steven Harrison ĉefrolos en la opero de
la itala artisto Giacomo Orefice titolita “Chopin". Ĝian premieron
finpreparas la Operejo el Vroclavo [la sud-okcidenta Pollando]. Kiel memorigis
ĝia direkoro, Ewa Michnik, Giacomo Orefice vivinta inter la jaroj 1865-1922 en sia
opero utiligis pli ol 100 fragmentojn el pianverkoj de Chopin. Liginte ilin, li
rakontas 4 historiojn, kiuj ilustras la vivon de la plej fama pola komponisto
kaj karakterizas lian personecon. La opero de Giacomo Orefice nun estas preskaŭ
forgestita, dume antaŭ 100 jaroj ĝi estis verko ofte enscenigata tra la tuta
mondo. La praplenumo de la verko okazis en la 1901-a jaro en Milano, en
Varsovio muzikŝatantoj povis ĝin ĝui tri jarojn pli poste.