• Chopin en Cannes
  • 22.01.2010
  • Pola prezentiĝo kadre de la muzikfoiro MIDEM 2010 disvolviĝonta en Cannes inter la 24-a kaj 27-a de januaro estas parto de la solenaĵoj de Chopin-Jaro. La nacia stando portos titolon “Pollando. Pli ol Chopin". Krom konferenco informanta pri la programo de aranĝoj omaĝantaj la 200-an naskiĝdatrevenon de la genia pola komponisto tra la mondo okazos tie ankaŭ la unuafoja enmanigo de premioj pro la plej bonaj surbendigoj de Chopin-verkoj.