• Pola Balo en Belgio
  • 25.01.2010
  • Pli ol 10 mil eŭrojn kolektis organizantoj de la Pola Balo en Bruselo. Parto de ili estos trandonita al la Fondaĵo de la Sankta Fratulo Alberto en Lublino [la orienta Pollando], kiu okupiĝas pri handikapitaj infanoj. Monrimedoj trafos ankaŭ al centroj zorgantaj pri infanoj en la nederlanda Flandrio kaj franclingva Valonio. La Pola Balo organizata de la polaj ambasado kaj turisma organizo krom karitata celo promocias ankaŭ polajn urbojn. Nunjare ĝia heroo estis Toruno. La 11-an la Polan Balon partoprenis pli ol 300 invititaj gastoj, reprezentantoj de la belga kaj pola aristokrataro kaj ankaŭ merkatistoj kaj diplomatoj.