La pola Flugkompanio LOT estos unu el la
uniaj pasaĝeraj flugkompanioj utiligantaj la plej novan modelon de la aviadiloj
Boeing. La unuaj 5 flugmaŝinoj Boeing
787 "Dreamliner" atingos
Pollandon en la 2012-a jaro. Laŭvicaj 3 estos liveritaj en la sekvaj jaroj. La
ĵus subskribita interkonsento inter LOT kaj Boeing ĉirkaŭprenas ne sole la liveron de la plej
modernaj aviadiloj, sed ankaŭ helpon al la pola aviadkompanio rilate la
modernigon de ĝia ĝisnuna floto, inkluzivanta la aviadilojn Boeing-767. Boeing kunkonstruos kun la pola flanko novan
hangaron kaj instrukcios la polan aviadpersonalon.