Lech Kaczyński renkontiĝis lunde kun malgrandaj
herooj, t.e. infanoj, kiuj pasintjare savis la vivon de siaj proksimuloj aŭ homoj
fremdaj. Sume al la Prezidenta Palaco
estas invititaj 12 personoj. Unu el ili estas la 10-jara Karol Ambroziak, kiu
pasintjare ekvidinte fumon, telefonvokis fajrobrigadistojn ripetante “forbrulas
mia domo”. Post la pero de tiu informo ne atendante la alvenon de la fajrobrigadistoj
li sukcesis helpi al sia avinjo forlasi la domon kaj mem klopodis estingi la
fajron.