La
premiera spektaklo de "La serva padrona" de Giovanni Pergolesi
inaŭguris en la poznana Teatro la Granda ciklon difinitan >poŝa
operejo<. Ĝi disvolviĝas en la urbaj kortegoj, parkoj kaj muzeoj.
Kadre de la projekto estas prezentataj malgrandaj muzikaj formoj, unuaktaj
spektakloj, verkoj ne finitaj, komponaĵoj salonegaj aŭ malofte plenumataj.
La verko de Giovanni Pergolesi el la 1733-a jaro estas la tn.
intermezzo de spektakleto, enscenigata dum paŭzoj inter aktoj
de alia opero. Ĝia poznana escenigo estis prilaborita lige kun la 300-a
naskiĝdatreveno de la itala komponisto.