- Jubileo de abstrakto
- 29.01.2010
En
la jaro 2010 pasas la 100-a datreveno grava en la historio de la moderna
arto. Ĝi ligiĝas kun la lanĉo de unu el la plej revoluciaj kaj disputvekaj
art-direktoj – abstrakto. En la 1910-a jaro Wassily Kandinsky,
kreis la unuan ĉi-specan verkon, konscie respegulante nenion
el la ĉirkaŭanta lin realo, kreante verkon baze de puraj plastaj
valoroj, kiel koloro, formo kaj komponaĵo. La distanciĝo for de la
realo malfermis antaŭ artistoj ne ekzistantaj antaŭe perspektivojn
kaj ebligis nelimigitan evoluon de la imagipovo. Lige kun tiu datreveno
la Nacia Muzeo en Gdanko pretigis specialan ekspozicion “En la 100-jariĝo
de abstrakto”. Ĝi celas bildigi ĉiujn vojojn, laŭ kiuj evoluis
abstrakto, kun aparta konsidero de ĝiaj postmilitaj sortoj same
en Pollando kiel ankaŭ en la mondo, kiam la tn. senobjekta arto ĝuis
la plej grandajn sukcesojn. En la ekspozicio eblas admiri i.a. iujn
verkojn de Wassily Kandinsky mem. La ekspozicion krom kutima katalogo
akompanas ankaŭ porinfana libreto.