La
ĵurnalo "New York Times" aperigis lastsemajne artikolon pri la unua
novjorka eldonon de Unsound Festival - unu el plej interesaj polaj festivaloj
dediĉitaj al elektronika muziko, kiu de kelkaj jaroj okazas en Krakovo. Inter
la 4-a kaj 14-a de februaro en la plej prestiĝaj novjorkaj lokoj, kiel Lincoln Center kaj la klubejo Piosson
Rouge estas prezentataj novecaj atingaĵoj de diversaj landaj kaj diversmediaj
muzikistoj el orienta kaj okcidenta Eŭropo. Kadre de la festivalo krom
koncertoj okazos ankaŭ podiaj diskutoj, estas planitaj ekspozicioj.