• Mortis Krzysztof Skubiszewski
  • 08.02.2010
  • Lunde en Varsovio mortis profesoro Krzysztof Skubiszewski,  la unua ministro por la eksterlandaj aferoj post la 1989-a jaro, eksperto pri la internacia leĝaro kaj juĝisto de Internacia Justickortumo en Hago.  Krzysztof Skubiszewski gvidis la polan diplomataron en la jaroj 1989-1993 en kvar unuaj kabinetoj de la 3-a Respubliko. Dank’ al liaj i.a. klopodoj en la 1990-a jaro Pollando subskribis kun Germanio novan limtraktaton kaj unu jaron pli poste dokumenton pri Bona Najbarado kaj Amika Kunlaboro. La naskiĝinta en 1926-a jaro Krzysztof Skubiszewski estis diplomito de la Poznana Universitato kaj usona Universitato Harvard. Li estis samtempe lekcianto de altlernejoj en Francio, Usono, Britio kaj Svislando.