85
radiostacioj por la 85-jariĝo de la Pola
Radio – tiamaniere sian jubileon solenos la pola publika
elsendokompanio. Al 5 jam ekzistantaj tradiciaj radioprogramoj aldoniĝos 80
programoj interretaj. Ilia lanĉo estas preparita por septembro, kiam okazos la ĉefaj
solenaĵoj de la pola radiofonio. Laŭ Władysław Bogdanowski el la estraro de la
kompanio la interretaj programoj utiligos la heredaĵon de la
Pola Radio kaj ĝiajn eskterordinare riĉajn
arkivojn. Kiel oni informis la publika radioarhivo enhavas pli ol unu milionon da
diverstemaj kaj diverslingvaj elsendoj. Ĉiuj estos
disponigitaj al retumantoj.