La pola registaro akceptis lunde amendon de konverĝo-programo
preparanta Pollandon al akcepto de komuna eŭropa valuto. La programo difinas i.a.
malfacilan vojon al limigo de deficito en la publikaj financoj de 7 procentoj
de la landa produkto brutte en 2009-a ĝis la nivelo de 3 procentoj en la jaro
2012-a. La dokumento premisas, ke malaltigo de la deficito estos ebla dank’ al
dinamika ekonomia kresko, kiu en la venontaj jaroj atingos pli ol 4 procentojn.
La dokumento enhavas ankaŭ scenaron realigendan
en malpli favoraj ekonomie kondiĉoj. Lunde la pola dokumento atingis la uniajn
instituciojn en Bruselo.