• Nova Eŭropa Komisiono
  • 10.02.2010
  • La Eŭropa Parlamento akceptis marde la novan konsiston de la Eŭropa Komisiono. Flanke de Pollando troviĝas en ĝi Janusz Lewandowski, kiu fariĝis komisaro por la buĝetaferoj.  Lia plej grava tasko estas prepari premisojn de la nova unia buĝeto por la jaroj 2014-2020. Temas i.a. pri tio,  kiom multe unuopaj uniaj landoj ricevos el la komuna kaso. Kiel deklaras Janusz Lewandowski la defio estas malfacila, ĉar la novaj uniaj landoj volas ricevi laŭeble plej grandan unian subtenon, dume la malnovaj ŝtatoj de la Komunumo preferas seriozajn ŝparojn tiukampe.