• “Trojo – la revo de Henriko Schlimann”
  • 12.02.2010
  • Ekde la 1-a de marto en la Muzeo en Hrubieszów [la orienta Pollando] eblos viziti ekspozicion “Trojo – la revo de Henriko Schlimann”. Ĝi prezentas nepritakseble valoran kolekton el la berlina Muzeo pri Prahistorio kaj Fruhistoria Arkeologio. La arkologiaj monumentoj el famiĝinta dank’ al “Iliado” de Homero Trojo estas unu el la plej dezirindaj ekspozicioj en la mondo. Konsistigas ĝin la tn. Trezoro de Priamo, kiun konsistigas ora juvelaro, aparte ravaj kolĉenoj, unikaj ujoj kaj kiraselementoj.  La eksponaĵoj, kiuj trafos al Hrubieszów el Berlino estas  tre fajnaj kopioj. La Originala Priam-Trezoro daŭre troviĝas en Rusujo, kien ĝi trafis en misteraj cirkonstantoj post la 2-a mondmilito.