• Pola muziko en Britio
  • 12.02.2010
  • En la katedralo de Westminster – la plej granda katolika preĝejo en Londono okazis lastsemajne la brita premiero de Rekviemo “Missa pro defuntis”, komponita de Roman Maciejewski. La plenumo de tiu ĉi korskua kaj emfazoplena verko dediĉita al la viktimoj de militoj kaj perforto koincidis kun la 100-a naskiĝdatreveno de la komponisto kaj de la pola kultura jaro en Britio.  La rekviemon plenumis la simfonia orkestro kaj miksita koruso de BBC direktita de Michał Dworzyński.  Ankoraŭ antaŭ ĝia premiero oni parolis pri ĝi rekone. I.a.  "The Times” skribis pri ĝi kiel pri unu el la ĉefaj eventoj de la pola jaro. Kritikistoj delonge taksas la Rekviemon de Maciejewski unu plej elstaraj epikaj kontraŭmilitaj komponaĵoj de la 20-a jarcento apud tiuj  de Benjamin Britten kaj John Foulds.  Roman Maciejewski laboris pri ĝi dum 14 jaroj tiutempe loĝante en Svedio, Britio kaj Usono.