- Chopin Jaro en la mondo
- 15.02.2010
Direktoro
de la Nacia Instituto de Frederiko Chopin, Andrzej Sułek, taksas, ke
la lanĉo de Chopin-Jaro en la mondo evidentiĝas tre
sukcesa. Laste la Jaro estis inaŭgurita en Italio. Romajn solenaĵojn
komencis koncertoj de Rafał Blechacz kaj Krystian Zimerman, entuziasme
akceptitaj de tiea publiko. Ne mankas ankaŭ intersaj eventoj en Pollando.
La 22-an de februaro en la ĉefurba Nacia Filharmnio komenciĝos
naskiĝdatrevena serio de koncertoj, dum
kiu pianludos ia. Ivo Pogorelić, Murray Perahia, Piotr Anderszewski,
Garrick Ohlsson, Nikolai Demidenko kaj Daniel Barenboim.